# Last edited on 2002-07-09 11:45:19 by stolfi # Em anexo está o corpus que retirei de 4 edições da revista Monato. # A versão que estou enviando (*.presila) está com as orações quebradas # em várias linhas, de maneira a facilitar a impressão. (A versão # original tem uma oração por linha.) Há no total 142 orações. # Monato - januaro 2001 # 34 frazoj entute # pagxo 5 Bedauxrinde la kriterio por pritrakto de la demandoj aperas sur falsa bazo: "...Cxar la sxtato estas la plej inkluziva homa grupo, kun la povo kolekti devigajn impostojn kaj la povo pri vivo kaj morto super siaj anoj, demokratio sur la sxtata nivelo estas de kerna graveco. Tial ni okupigxos plejparte pri la demokratieco de la sxtata regado." # pagxo 6 La internacie aganta BND kun granda emfazo atentigas, ke en iuj landoj oni jam sisteme trejnas soldatojn por "imform-militado", kiel fakuloj iom simplige kaj erarige nomas la novan metodon. # pagxo 7 Tamen en Slovenio regas tordita ideo pri dekstreco kaj maldekstreco. # pagxo 7 (kadro) Unue gxi fondis t.n. Centran Balot-Komisionon konsistantan el socialistoj aux ties simpatiantoj, ecx familianoj. # pagxo 8 La antverpena koalicio eltenis; tamen ne aliloke en Flandrio. # pagxo 9 Sekve, preskaux cxiutage raportas amas-komunikiloj pri negativa reago kaj ksenofobio kontraux eksterlandanoj, precipe kontraux tiuj, kies hauxtkoloro nigras aux iom malhelas, ekzemple afrikanoj aux rumanaj ciganoj. # pagxo 9 (kadro) Cxiu kvina virino elektis tamen rok- aux pop-muzikon, cxiu deka jxazon, bluson aux elektronikan dancmuzikon. # pagxo 10 Veturis ok flosoj, cxiu 12 m longa kaj 4 m largxa, por po 25 personoj. # pagxo 11 Por vojagxi 200 km inter Sofio kaj Vidin necesas preskaux kvar horoj. # pagxo 11 (kadro) Lige al la projekto la prezidanto de Euxropa Komisiono, Romano Prodi, volas, ke estu starigita internacia organizajxo por respondeci pri la navigebleco de la rivero. # pagxo 12 "La sola afero, pro kiu la homoj memoros la jaron 2000, estos, ke la ricxaj landoj pardonos la sxuldojn al la malricxaj", li diris. # pagxo 13 Laux la kritikantoj montrigxas, ke tio ne kondukas al redukto de sxuld-elspezoj, kaj ke en kelkaj landoj male la situacio ankoraux plimalbonigxis. # pagxo 13 (kadro) Kio rezultos el ilia konkurenco? # pagxo 14 Pro la kreskado de la tiama urbo, la cxehxa regxo Vladislavo Jagelono ordonis en 1478 likvidi la tombejon kaj sxangxi gxin en konstruparcelojn. # pagxo 15 La proparolanto de la usona ambasado klarigis, ke Usono kredas, ke la dauxrigo de la diskuto inter la partoprenantaj partioj helpos solvi la restantajn demandojn. # pagxo 15 (kadro) Tiuj kalkuloj estas kontestataj, cxar plej ofte nur la eklezioj faras pli gxustajn statistikojn - sed ankaux ne cxie. # pagxo 16 Cxe la malfermo paroleme abundis urbaj, sxtataj, subtenaj reprezentantoj, auxdigxis nova kataluna muziko. # pagxo 16 (kadro) Sian propran karakteron la kantoj de tiu cxi disko tamen ankaux kunportas, fojfoje la muziko estas vigla, foje iom trena - laux brazila stilo. # pagxo 17 Laux gxi cxiu litero de la nomo Bach rilatas al certa muziknoto. # pagxo 18 Tial en Belgio oni cxiam sin dedicxis al la kultivado de grenoj. # pagxo 19 Speciale en la valo de la rivero Zenne koncentrigxas "sovagxaj gistoj" en la aero, kiel "Brettanomyces lambicus", kiuj interalie mildigas la acidan guston. # pagxo 20 Arto kaj lerto kulminas en la "virtuozaj" bieroj kiel "Duvel" (diablo, 8,5 procentoj), nesuperitaj en gxia speco. # pagxo 21 La investoj por la jaro 2000 estas 30 milionoj da auxstriaj sxilingoj. # pagxo 22 La MONATO-jxurnalisto demandis, kio estas la perspektivo de la mancxura lingvo. # pagxo 23 La dinastio de la hanoj transmigris en la sudon de la cxina kontinento. # pagxo 24 Ili ne povas rifuzi. # pagxo 25 Liaj fingroj, polmoj, lipoj frenezigis sxin. # pagxo 26 Multaj kvartaloj kaj stratoj restis kiel antauxe kaj posedas ankoraux la iaman belecon kaj fascinecon por la vizitantoj, per siaj karakterizaj domoj, pavimitaj kaj puraj stratoj, multnombraj fontanoj, metiejoj kaj brua, abunda bazaro. # pagxo 27 Kun siaj gepatroj kaj gekuzoj li vagadis de unu domo al la alia, trans la kortomuroj kaj la apuda rivereto, helpante al la malfortuloj kaj membroj de UÇK. # pagxo 28 Oni starigis etagxaldonojn kaj kioskojn aux adaptis ejojn por vendejoj, kafejoj aux restoracioj ktp, ne nur en urbo, sed ankaux en cxirkauxajxoj, cxefe en la teroj posedataj de la sxtato. # pagxo 29 En la studio li ankaux estis invitita. # pagxo 30 Tiel ili amikigxis ankaux kun homoj de "Malnova Albanio". # pagxo 31 La protagonisto estas jana brito, kies taglibro - laux auxtora aserto - fundamentis la rakonton. # pagxo 32 (kadro) Kvankam cxe li renkontigxas arhxaismoj, lia lingvajxo estas klara kaj bela ankaux hodiaux, dum liaj antauxuloj nun estas malpli facile legeblaj. --------------3C5C9B0DAA8CDAE6292B72EF Content-Type: text/plain; charset=us-ascii; name="Monato-02-2001.presila" Content-Transfer-Encoding: 7bit Content-Disposition: inline; filename="Monato-02-2001.presila" # Monato - februaro 2001 # 33 frazoj entute # pagxo 5 Aliaj estas ekzemple poluado de nia vivmedio per venenoj kaj radioj. # pagxo 6 El horaroj farigxis hororoj: preskaux senaverte, ekzemple, estis fermita unu el la du cxeflinioj inter Skotlando kaj Anglio, tiel ke vojagxontoj estis devigataj envagone pasigi la nokton. # pagxo 6 (kadro) Perdis multajn segxojn la gvidanta parlamenta koalicio konsistanta el social-demokratoj kaj la plaj forta opozicia Civitana Demokratia Partio. # pagxo 7 Respondecaj entreprenistoj kutimas prentepreni monon por investi gxin en profitodonan produktadon. # pagxo 7 (kadro) Kroatio, kvankam geografie sur la duoninsulo Balkano, dauxre klopodis rebati cxi tiun ideon, vidante en gxi politikon de agreso kaj primitivismo. # pagxo 8 Kvankam tra gxi pasis egaj kapitalfluoj, finfine el tutmonda vidpunkto tio estas bagatela afero kaj nur la belgaj (ecx nur la flandraj) gazetaro kaj televido cxiutage pritraktas gxin. # pagxo 9 La unuaj produktoj ja funkciis, sed ne havis la esperatan kvaliton. # pagxo 10 L&H havas cxefsidejojn en Belgio kaj Usono kaj la juraj proceduroj malsamas. # pagxo 10 (kadro 1) Landinterne la vendosumo estas 30 miliardoj da juanoj kaj ankaux ne superas 1 % de la malneta nacia produkto. # pagxo 10 (kadro 2) Gxis nun LUKoil agadis en la jugoslava merkato per liverado al privataj klientoj de produktajxoj el la rafinejo Neftohim en Burgas, Bulgario, acxetita fine de 1999. # pagxo 12 Doktorigxanto ellaboris teston por auxguri, cxu abiturientoj kapablos sukcese eniri universitatan studfakon. # pagxo 13 Ili reciproke gxenas sin. # pagxo 14 Jaron post jaro la nombro kreskis gxis 171473 en 1943. # pagxo 14 (kadro 1) Tiaj homoj abundas en la Verda Insulo. # pagxo 14 (kadro 2) Efektive, por ricevi monon, oni devas uzi registritan sigelilon. # pagxo 15 Mankas al nunaj gejunuloj sperto grupe ludi: ili malfacile rilatas kun aliaj homoj. # pagxo 15 (kadro) Gxis nun, pro nacia kuntenigxo, cxiu lernejano lauxlegxe unue lernas la plej gravan nacian lingvon (post la propra) antaux ol eklerni la anglan. # pagxo 16 Ili skribas pri, interalie, labordivido kaj specialigxo, mono, intersxangxo, valoro, egoismo, privata kaj publika administrado. # pagxo 17 Ofte Adam Smith estas rigardata kiel tiu, kiu atentigis nin ke la amplekso de la merkato estas decida por la grado de specialigxo. # pagxo 18 En la biblio tiu cxi tipe ekonomia problemo estas solvata per diversaj metodoj, ne nur per strecxiga laboro. # pagxo 19 El indikoj de la ministrejo pri edukado oni vidas, ke nune mankas 5000 gxis 6000 instruistoj pri fremdaj lingvoj. # pagxo 19 (kadro) Sed iom da literoj mankis en la aboco. # pagxo 20 Ne temas pri absolute biologia produktometodo, tamen la intenco estas malpliigi la uzon de kemiaj rikoltprotektiloj. # pagxo 21 (kadro) Ties norda sekcio (pli ol duono) apartenas al Litovio kaj la suda sekcio al la kaliningrada regiono de Rusio. # pagxo 22 La vulkanojn oni klasifikas plej ofte laux la kemia konsisto de la erupciajxo. # pagxo 23 Do kreigxis la hipotezo, ke dum la praeksplodo la maso de la antimaterio estis pli malgranda ol tiu de la ordinara materio. # pagxo 24 Iuj estas farbitaj rozkolore, aliaj estas brile orumitaj. # pagxo 25 Eblas vidi ankaux muron, kiun plibeligas porcelanajn 26-sonorila kariljono kaj vinberaroj. # pagxo 26 Mi konjektis, ke li rakontos ion interesan, kion eble al neniu gxis nun li konfesis. # pagxo 28 Magnetofona registrajxo de intervjuo kun la aktoro estas la cxefa enhavo de la prezentata libro, kiun ame kompilis Maria Abolskaja el Peterburgo. # pagxo 28 (kadro) Felicxe, li evitis persekutojn, kiuj estis eblaj. # pagxo 29 Bedauxrinde, la respondoj estas suficxe evidentaj, tiel ke nur jen kaj jen ili invitas al iom pli profunda pripensado. # pagxo 29 (kadro) Precipe atentindas tradukoj el Nobel-premiito Iosif Brodskij (iam forpusxita el Sovet-Unio en Usonon), kiu persone donis al Mikaelo permeson traduki en Esperanton liajn verkojn. --------------3C5C9B0DAA8CDAE6292B72EF Content-Type: text/plain; charset=us-ascii; name="Monato-03-2001.presila" Content-Transfer-Encoding: 7bit Content-Disposition: inline; filename="Monato-03-2001.presila" # Monato - marto 2001 # 39 frazoj entute # pagxo 5 Kaj li klarigas kiel socio, kiu celas nur sin protekti kontraux riskoj, estas socio survoje al ruinigxo. # pagxo 6 Li diris, ke la estonto de Rumanio estas ligita kun Euxropo, kaj aldonis, ke NATO estas la sola prudenta kaj ebla garantianto de sxtata sekureco. # pagxo 7 Pruvigxis la franca proverbo "les extrèmes se touchent" (la ekstremoj tusxigxas). # pagxo 8 Cxiu, kiu ne konas la situacion en Kosovo, devas pensi, ke serboj estas barbaroj, kiuj moskeojn detruis, kaj ke albanoj estas toleremaj. # pagxo 9 Plejparto de tiuj - same kiel la diamantoj trovitaj de privatuloj - estis kontrabande eksportitaj al kaj komercitaj en Sud-Afriko kaj Belgio kaj nenio alportis al la konga sxtata bugxeto. # pagxo 9 (kadro) Tiuj kompanioj estis, ankaux post la sendependigxo, plejofte mastrumataj ekde la belga cxefurbo Bruselo. # pagxo 10 La bulteno asertas ankaux ke 20 % de la cxinoj, kiuj posedas 43 % de la sociaj ricxajxoj, havas altan enspezon. # pagxo 10 (kadro) Ankaux la kvanto de malpli gravaj grenoj, kiel aveno, hordeo, maizo kaj sorgo, malkreskis je 1,5 % gxis 870 milionoj da tunoj. # pagxo 11 Ekzemple, en Cxehxa Respubliko, kie ciganoj konsistigas grandan minoritaton, el la 200-membra parlamento ili disponas pri unusola reprezentanto. # pagxo 12 Multaj sxtatoj en kaj ekster EU sxajne ignoras tian diskriminacion kontraux ciganoj. # pagxo 12 (kadro) Mankas financaj dokumentoj, inkluzive de fakturoj: pastro, kiu gvidis la instituton, posedis nesuficxan administran talenton. # pagxo 13 Surstrate, portante virinajn vestajxojn, li ofte estis insultata pro sia nekutima aspekto. # pagxo 13 (kadro 1) Nur cxiu dua infano travivas. # pagxo 13 (kadro 2) Kontentaj estis organizantoj de la auxtokonkurso, cxar la virinoj ne publike videblis kaj ne gxenis la spektantaron. # pagxo 14 La parko tamen ne nur distras: kune kun kafejo, informejo kaj administrejo s-ro Malinauskas konstruis du-kilometran vojaron, kiu memorigas, kiel litovoj iris en siberiajn koncentrejojn. # pagxo 14 (kadro) Ili volas klarigi, kiel la viro - cx. 45-jaragxa, 165 cm alta kaj pezanta cx. 45 kg - mortis. # pagxo 15 Ili farigxas portistoj, lavistoj de veturiloj, sxuistoj kaj etvendistoj; samtempe tamen multaj krimas. # pagxo 15 (kadro 1) Dum longa tempo taksiistoj konservas kvazauxan monopolon pri permesiloj, limigante la nombron de taksioj, tiel ke la publiko grumblas pro supozata "taksimafio". # pagxo 15 (kadro 2) Rezulte de la nuna konjunkturo trovigxas en cxiu parto de la Verda Insulo hispanoj: studentoj, komizoj, kelneroj, teknikistoj, hotel-stabanoj kaj, en havenurboj, fisxistoj kaj maristoj. # pagxo 16 Gxi tamen havas kelkajn komunajn elementojn. # pagxo 17 Unu estis la primitiva ideo, ke la ricxajxo de lando konsistas nur el ties akumulitaj trezoroj de mono, oro kaj argxento. # pagxo 18 Kvankam la gxenerala bildo ne estas optimismiga, la nova raporto havas la meriton unuafoje doni detalajn informojn pri cxiuj gravaj sektoroj. # pagxo 19 Gxi atingas 49 tunojn je persono, kompare kun 45 tunoj en Japanio kaj 84 tunoj en Usono. # pagxo 19 (kadro) Malkiel aliaj euxropaj landoj, Irlando apenaux provis la laste menciitan rimedon. # pagxo 20 Cxi-jare liaj kolzoj kreskas sur 50 hektaroj. # pagxo 20 (kadro 1) Gxi estas muntita super boato kaj tial gxi ne poluas akvon kiel aliaj motorboatoj. # pagxo 20 (kadro 2) Oni celas ankaux plialtigi la oksigen-nivelon en la maro, malpliigi konsiderinde la malbonodorojn, plibeligi la marbordan pejzagxon kaj lauxeble maksimume elimini sedimentajn poluajxojn per rearbarigo kaj efika utiligo de akvofontoj. # pagxo 21 (kadro) Tio vokas la atenton al publika sano rilate al dieto kaj bonstato de junaj homoj. # pagxo 22 (kadro) La energioenhavo de la akvo ja estas sumo de la potenciala energio, kiun reprezentas la akvonivelo, kaj la kineta energio, kiu estas proporcia kun la kvadrato de la rapido. # pagxo 24 Tio estas gxusta; oni povas ecx aldoni la slovakan "cxi". # pagxo 24 (kadro) Vidu la tabelon. # pagxo 25 Sed mi neniam tion diros al sxi. # pagxo 26 Cxu sxi ne cxiufoje revenas? # pagxo 27 Vi komprenu: laboristoj estas la solaj kies sangon oni povas elsucxi gxismorte, pro tio ke ili ne pagas suficxe kostajn asekurojn por ke iliaj familianoj persekutu. # pagxo 28 Sxi lasis Stefankarlon fari, malgraux siaj enuo kaj senplezuro, pro ia lasta heroa strebo savi sian edzon. # pagxo 29 Jen la demando, al kiu celas respondi Inkotermoj. # pagxo 29 (kadro) Nu, ni ne samopiniis pri cxiuj temoj - tamen li cxiam montris sin diskutopreta, kaj (eble surprize al tiuj, kiuj ne persone konis lin) tre tolerema. # pagxo 30 La mallongigoj de la kondicxoj (FOB, CIF...) restis, cxar temas pri internacie akceptitaj esprimoj. # pagxo 31 Kelkaj tajperaroj povas konfuzi la studanton, kio bedauxrindas. --------------3C5C9B0DAA8CDAE6292B72EF Content-Type: text/plain; charset=us-ascii; name="Monato-04-2001.presila" Content-Transfer-Encoding: 7bit Content-Disposition: inline; filename="Monato-04-2001.presila" # Monato - aprilo 2001 # 36 frazoj entute # pagxo 5 Al la akciuloj sendube ne interesas scii, ke cxiutage 230000 homoj pliaj aperas sur la tersurfaco, sed falo de 30 % en la kurzo de la akcioj estas ja katastrofo. # pagxo 6 Ecx spite de la milito, Kabila rifuzis esperi pri helpo el Okcidento, dirante, ke civitanoj en Kongo devas mem solvi siajn problemojn. # pagxo 6 (kadro) La civitana tribunalo, kunvokita de japana neregistara organizajxo, postulis de la nuna japana registaro pardonpeton kaj kompenson. # pagxo 7 La parlamenta kunsido estis multfoje prokrastita sed finfine oni vocxdone akceptis la registaron. # pagxo 7 (kadro) La polico supozas, ke la kulpuloj estas protestantaj ekstremistoj. # pagxo 8 La averagxa monata pensio en urboj nuntempe atingas 46 USD. # pagxo 8 (kadro) Entute la bugxetitaj enspezoj plialtigxos je 8,5 % kaj la elspezoj je 8,3 %, por iel mildigi la deficiton. # pagxo 9 Oni bezonas pliajn 10 milionojn por estigi du sinsekvajn adaptigxojn promesitajn de la registaro, kiuj konsistigas nur 15 % de la neenspezitaj kontribuajxoj el la neformala labormerkato dum la jaro 2000. # pagxo 9 (kadro) Gxi ne plu okazas meze de la urbo, sed antaux gxi, sur aparta grandega tereno. # pagxo 10 Tamen statistikoj montras, ke kapitalismo maljustas: en Brazilo la jara nacia bugxeto garantias 72 miliardojn da dolaroj por pagi eksternajn sxuldojn kaj nur 7 miliardojn por instruado. # pagxo 11 Invadita estis usona mangxejo: la provinca registaro provis sxangxi la itineron de la marsxantoj por protekti kaj la mangxejon kaj hispanan bankon. # pagxo 11 (kadro) Liberigo de la ursoj kaj revenigo al memstara vivo ne eblis. # pagxo 12 Tio koncernas la interesigxon pri ekonomia kresko kaj longperspektiva evoluo. # pagxo 13 Sed la emo negoci kaj intersxangxi kondukas al specialigxo kaj metado de homoj en malsamajn fakojn. # pagxo 14 El liaj sekvantoj en la klasika skolo, Say, Malthus, Ricardo kaj John Stuart Mill estas tiuj klasikuloj, kiuj kune kun Smith havis plej grandan internacian influon. # pagxo 15 La laissez-faire-sinteno de Mill estis pli evidenta koncerne opiniesprimojn ol koncerne ekonomiajn kaj socialajn demandojn. # pagxo 16 Krome kardinalo König rememorigis pri la invito de papo Johano Pauxlo la Dua al Assisi la 27an de oktobro 1986, por ke oni tie pregxu kaj per tio atentigu pri la kontribuo de la religioj por la paco en la mondo. # pagxo 17 Cxe tio komuna opinio de la diskutantoj estis, ke cxe la menciitaj konfliktoj ne temas pri religiaj militoj, tamen la religi-ideologia elemento de la kontrauxstaro ja estas senduba fakto. # pagxo 17 (kadro) En la jaro 1993, post sia vojagxo al Litovio, vizitante monahxejon situantan sur la toskana monto La Verna, papo Johano Pauxlo la 2a eldiris sian deziron, ke Monteto de la Krucoj farigxu altircentro por la tuta Euxropo. # pagxo 18 Kodo en komputiko estas interkonsentita ligo de signifoj al specifaj numeroj. # pagxo 19 Rezulte - kiom da esperantistoj, tiom da solvoj, kaj des pli multe da malsxparo de tempo kaj mono por reinventitaj bicikloj. # pagxo 20 Ambauxokaze nur partaj solvoj por Unikodo estas haveblaj, kaj tre bedauxrinde necesas multe da umado cxi-medie por ecx nur parte sukcesi. # pagxo 21 Do, la indigxena irlanda lingvo estis instruata nur en katolikaj lernejoj kaj kiel antikvajxo en universitatoj. # pagxo 22 Gxi estas la dua plej granda "mortiganto" inter la ne-infektaj malsanoj post la malsanoj de la koro kaj la sango-cirkulado. # pagxo 22 (kadro) La kvanto de mortoj kauxzitaj de alkoholo superas tiun de mortoj kauxzitaj de narkotajxoj. # pagxo 23 En la radio-onkologio oni celu loke kreskantajn tumorojn kaj samtempe ne difektu aux nur iomete malbonigu sanan histon. # pagxo 24 Kiel kvinjarulo li vintre falis en riveron kaj tuj kaptis pneuxmonion. # pagxo 24 (kadro) La alia studo montris kaj komparis la virusan aktivecon de EBV dum unu jaro cxe pacientoj kun malavantagxa evoluo (ili jam frue sidas en rulsegxo kaj pene vocx-parolas) kaj cxe pacientoj kun legxera manifestado (eble nur postmorta ekzameno malkovras ke iu suferis de MS). # pagxo 26 Du cxefaj altajxpintoj Bilfot kaj Minard aspektas kiel gardostarantoj, protektantaj la urbon. # pagxo 27 "Cxu mi rajtas paroli kun vi?" # pagxo 28 Viro ludis unukordan kotoon. # pagxo 29 Kiam mi restis en mia cxambro, auxdigxis frapoj cxe la pordo. # pagxo 30 Malgraux pluraj indikoj, niaj karteziaj sciencistoj ankoraux antauxjugxas gxin kiel senefikan. # pagxo 30 (kadro) Pluraj el la noveloj priskribas eventojn el sxia infanagxo, cxu auxtobiografiajn, cxu tipajn por tiu periodo. # pagxo 31 Se vi jam vidis (ecx plurfoje) la Moskvan Kremlon, la Rugxan placon kaj la straton Arbat, vi povos elekti aliajn interesajn vojplanojn. # pagxo 32 La epoko estas la 1930aj, kaj la etoso estas tre auxtentika.